A   B   C   D   E    F   G   H   I   J    K   L   M   N   O    P   R   S   T   U   V   W   X   Y    Z

Book Prizes Awarded With Nod to History
In P. D. James’s latest exercise in impeccable detection, a muckraking London journalist worms her way into a private clinic on a country estate — and ends up the victim of a ghastly murder.

Books of The Times: Despite a Ghastly Murder, Remember Your Manners
New books by Wally Lamb, Kate Jacobs, Dean Koontz, Mark Barrowcliffe and Julia Leigh.

Newly Released
Tiny Summit Entertainment finds itself sitting atop one of the biggest pop-culture phenomena of recent years.

Edgar Poe - La Falo de Usxero Domo



E >> Edgar Poe >> La Falo de Usxero Domo

Pages:
1 | 2


LA
FALO
DE
USXERO-DOMO


NOVELO
DE
USONA VERKISTO
EDGAR ALLAN POE
(1809-1849)


Esperantigis
EDWIN GROBE


Arizona-Stelo-Eldonejo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550, Usono
2000




Edgar Allan Poe:
"LA FALO DE USXERO-DOMO"

Origina Anglalingva Titolo:
"THE FALL OF THE HOUSE OF USHER"




LA FALO DE USXERO-DOMO


Dum la tuta dauxro de teda, malhela, sensona tago en la auxtuno de
la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj malalte en la cxielo, mi
pasis sola, sur cxevalo, tra malkutime morna kamparregiono; kaj
finfine min trovis, dum estigxis la vesperaj ombroj, cxe vidpunkto
pri la melankolia Usxero-Domo. Mi malscias la kialon de tio--sed je
la unua ekvido pri la konstruajxo, sento de netolerebla malfelicxo
invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" cxar trankviligis
tiun senton nenia duonplezuriga (cxar poezia) sensaco kiun kutime
registras la menso alfronte al la plej severaj naturaj bildoj pri
sovagxeco aux teruro. Mi rigardis la scenon antaux mi--la nuran
domon kaj la simplajn pejzagxtrajtojn de la bieno--la mornajn
murojn--la malplenajn okulaspektajn fenestrojn--kelkajn fetorajn
kareksojn--kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj--kun
nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera
sensaco pli tauxge ol kun la postrevo de opiofestinto--la amara
replongxo en cxiutagan vivadon--la malbelega forfalo de la vualo.
Ekestis glaciigxo, sinkado, malsanigxo de la koro--senkompensa
morneco de pensado kiun sukcesis survojigi gxis sublimeco nenia
premego de la imagpovo. Kio--mi pauxzis por primediti la temon--kio
min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Usxero-Domon? Estis mistero
nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj
fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al
la maltauxga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre
simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen
la analizo de tiu povo nombrigxas inter konsideradoj preterpasantaj
nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama arangxo de la
trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, suficxos por aliigi
aux ecx entute nuligi ties kapablon fari malfelicxan efekton; kaj,
responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian cxevalon cxe la kruta
bordo de nigra kaj nebularda lageto kusxanta en senbrua heleco apud
la logxejo kaj subenrigardis--sed kun tremego ecx pli ekscitanta ol
antauxe--la rearangxitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza
karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj.

Tamen en cxi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj
semajnoj. Gxia proprietanto, Roderiko Usxero, estis unu el miaj
plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis
ekde nia lasta renkontigxo. Letero, tamen, atingintis min en fora
regiono de la lando--letero de li--kiu, pro sia senbride petema
karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis
indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan
korpan malsanon--mensan malsanon kiu lin premas--kaj pri sincera
deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon,
kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi
lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis cxio tio, kaj
multe pli--estis la sxajna _koreco_ kiu akompanis la peton--kiu
malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi dauxre
konsideris ege malkutima alvoko.

Kvankam, kiel knaboj, ni estis ecx intimaj kunirantoj, mi malmulte
sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis cxiam ekscesa
kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva familio
estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo de
temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj verkoj
de lauxdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj faroj de
malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia sindedicxo
al la komplikajxoj, eble ecx pli ol al la tradiciaj kaj facile
rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. Mi eksciis ankaux la ege
rimarkindan fakton ke la tigo de la Usxera gento, kvankam gxuante
longtempajn honorojn, neniam fondis dauxran brancxon; alivorte, ke
la tuta familio sin limigis al rekta devenlinio kaj cxiam, krom ege
malgravaj kaj ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu
manko, mi konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la
lokalo kaj la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante
pri la ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de
jarcentoj, povintus trudi al la alia--estis tiu manko, eble, de
akcesora idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al
filo, de la hereda posedajxo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade
kunidentigis la du ke la origina nomo de la bieno aliigxis en la
kuriozan kaj dubasencan nomon "Usxero-Domo"--nomon sxajnantan
ampleksi en la mensoj de la kamparanaro gxin uzanta, kaj la familion
kaj la familian domon.

Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca eksperimento--mia
subenrigardado en la lageton--estis pliprofundigo de la unua
malkutima efekto. Estas sendube ke la konscio pri la rapida
pligrandigo de mia supersticxo--cxar kial mi hezitu gxin nomi
tia?--utilis cxefe por plirapidigi tiun pligrandigon mem. Jam de
longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa legxo pri cxiuj
sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble pro tiu sola kialo okazis ke,
kiam denove mi levis la rigardon gxis la domo mem, for de ties bildo
en la lageto, ekkreskis en mia menso stranga fantazio--fantazio
tiel ridinda ke mi konsentas gxin mencii nur por elmontri la viglan
forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis mian
imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj domego kaj
bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia cxirkauxejo--etoso
havanta nenian rilaton kun la aero de la cxielo, sed levigxinta el la
putrintaj arboj kaj la griza muro kaj la silenta lageto--pesta kaj
mistika vaporo, malhela, malenergia, apenaux videbla, plumba.

Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur songxo, mi
rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la konstruajxo. Gxia
cxefa trajto sxajnis esti tiu de ekscesa antikveco. La miskolorigxo
kauxzita de la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin
sternintis sur la tutan eksterajxon kaj pendis el la aleroj en
subtila, implikita retajxo. Malgraux tio videblis tamen nenia
eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la masonajxo;
kaj sxajnis esti sovagxa malkonformeco inter ties dauxre perfekta
kunligo de eroj kaj la dispecigxanta stato de la unuopaj sxtonoj.
Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la sxajnigan tutecon
de malnova lignajxo putrinta dum longaj jaroj en iu forgesita
kelo sen difektigxi pro la interrompa spirado de la ekstera aero.
Krom tiu indikajxo pri vastskala putreco, tamen, la konstruajxo
elmontris malmultajn signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de
kontrolanta observanto konstatintus apenaux percepteblan fendeton,
kiu, etendigxante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, estigis
vojon suben laux la muro en zigzaga direkto, gxis sin perdigi en la
morozajn akvojn de la lageto.

Rimarkinte tiujn aspektajxojn, mi rajdis trans mallongan digvojon
gxis la domo. Atendanta servanto ricevis mian cxevalon kaj mi eniris
la gotikan arkopasejon de la halo. Sxtelpasxa valeto kondukis min de
tie, en silento, tra multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj gxis
la laborejo de sia mastro. Multe da tio kion mi renkontis survoje
helpis, mi malscias kiel, pligrandigi la malklarajn sentojn pri kiuj
mi jam parolis. Dum la objektoj min cxirkauxantaj--dum la cxizajxoj
de la plafonoj, la sombraj tapiserioj sur la muroj, la ebona nigreco
de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj armoriaj trofeoj kiuj klakadis
dum mi preterpasis, estis nur aferoj al kiuj, aux similaj al tiuj
al kiuj mi jam alkutimigxis ekde mia infaneco--dum mi malkuragxis
malagnoski kiom konata estas cxio tio--tamen mi miris ekkonsciante
kiom malkonataj estas la fantazioj kiujn estigis tiuj kutimaj bildoj.
Sur unu el la sxtuparoj mi renkontis la familian kuraciston. Lia
mieno, mi pensis, elmontris kunmiksitan aspekton de malnobla ruzado
kaj perplekseco. Li salutis min timege kaj preterpasis. Jxetgeste nun
la servanto malfermis pordon kaj min kondukis antaux sian mastron.

La cxambro en kiu mi min trovis estis ege granda kaj alta. La
fenestroj estis longaj, mallargxaj kaj pintigitaj kaj situis tiom
for disde la nigra kverka planko ke nepre maleblis ilin atingi
de interne. Malfortaj briletoj de rugxigita lumo malfermis vojon
tra la pergoligitaj vitroj kaj helpis suficxe distingigi la plej
elstarantajn objektojn de la cxirkauxejo; la rigardo penadis
sensukcese tamen atingi la plej malproksimajn angulojn de la cxambro
kaj la kasxanguletojn de la volbigita kaj fretigita plafono. Malhelaj
drapajxoj surpendis la murojn. La gxenerala meblaro estis abunda,
senkomforta, antikva kaj cxifona. Multaj libroj kaj muzikiloj
cxirkauxkusxis en sporada arangxo, sed sen vigligi la scenon. Mi
sentis min kvazaux enspiri etoson de malgxojo. Aspekto de severa,
profunda kaj nereacxetebla melankolio surpendis kaj trapenetris
cxion.

Je mia eniro, Usxero starigxis el sofo sur kiu li kusxis plenlonge
kaj min salutis kun vigla varmeco kiu enhavis, laux mia unua takso,
iom troigitan afablecon--la retenitan agon de enuigita mondcivitano.
Ekrigardeto tamen sur lian vizagxon min konvinkis pri lia nepra
sincereco. Ni sidigxis kaj dum kelkaj momentoj, dum li diris nenian
vorton, mi lin spektadis kun sento duonkompata, duonmira. Efektive,
neniam antauxe viro tiom multe sxangxigxis en tiom mallonga periodo
kiom Roderiko Usxero! Nur malfacile mi sukcesis rekoni en la pala
estajxo sidanta antaux mi la kunulon de mia frua knabeco. Tamen la
karaktero de lia vizagxo estintis en cxiuj momentoj rimarkinda.
Kadavera hauxtkoloro; okuloj grandaj, likvajxaj, preterkompare
lumaj; lipoj iom maldikaj kaj ege palaj, sed havantaj belegan
kurbigxon; nazo de delikata hebrea formo, sed kun largxeco de
spirtruoj malkutima en similaj korperoj; gracie muldita mentono,
indikanta pro sia manko de prominenco mankon de morala energio;
hararo de pli ol retaspekta moleco kaj maldenseco; tiuj trajtoj, kun
preterkutima etendigxo super la regionoj de la tempio, kunkonsistigis
vizagxon malfacile forgesotan. Kaj nun en la nura troigo de la
reganta karaktero de tiuj trajtoj, kaj de la mieno kiun ili kutimis
elmontri, vidigxis tioma sxangxigxo ke mi malcertis al kiu mi
parolis. La nun makabra paleco de la hauxto, kaj la nun mirakla
heleco de la okuloj, antaux cxio surprizis kaj ecx mirigis min.
Cetere la silkan hararon li permesintis kreski senatente, kaj dum,
en sia sovagxa filandra teksturo, gxi ne falis, sed sxvebis cxirkaux
la vizagxo, mi malscipovis, ecx strebegante, rilatigi tiun arabeskan
mienon kun iu ajn koncepto pri simpla humaneco.

En la maniero de mia amiko tujege mirigis min ioma nekohereco,
ioma nekonstanteco; kaj baldaux mi konsciis ke tio fontas el
sinsekvo da malfortaj kaj malutilaj baraktoj supervenki kutiman
trepidadon--troabundan nervozan maltrankvilon. Por io de tiu speco
efektive jam min pretigis ne nur lia letero, sed ankaux memorajxoj
pri kelkaj knabecaj trajtoj, kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj
fizika strukturo kaj temperamento. Lia farado estis alterne viveca
kaj pauxta. Lia vocxo sxangxigxis rapide de trema hezitado (kiam
liaj animalaj spiritoj sxajnis stari en nepra kadukeco) al tiu speco
de energia precizado--tiu abrupta, peza, senurgxa, kavernsona
eldirmaniero--tiu plumba, memekvilibrita kaj sendifekte modulita
guturala eldirarto kiun ni konstatas cxe la perdita ebriulo aux la
malrevalorigebla opimangxanto, dum la periodoj de lia plej intensa
ekscitigxo.

Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera
deziro vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li.
Li diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero
de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia malico
pri kiu li malesperas malkovri solvon--simpla nervoza kondicxo, li
aldonis tujege, kiu baldaux sendube forpasos. Tio sin elmontris en
arego da kontrauxnaturaj sensacoj. Kelkaj el tiuj, dum li priskribis
ilin, min interesis kaj mistifikis; kvankam, eble, la terminoj kaj
la gxenerala maniero de la rakontado min surpezis. Li multe suferis
pro morba akreco de la sensoj; nur la plej sensaporaj mangxajxoj
tolereblis al li; lia korpo konsentis surporti nur vestajxojn
havantajn specialan teksturon; lin gxenis la odoroj de cxiuj floroj;
torturis liajn okulojn ecx la plej malforta lumo; kaj nur kelkaj
apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis plenigi lin je
hororo.

De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. "Mi
pereos," li diris, "_devige_ mi pereos en tiu lamentinda frenezio.
Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi finperdigxos. Mi timegas
la eventojn de la estonteco, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj.
Mi tremegas antaux la penso pri iu ajn okazontajxo, ecx la plej
sensignifa, povonta estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon
de animo. Mi spertas, efektive, nenian malamon al dangxero, krom
rilate al ties nepra rezulto--teruro. En tiu senkuragxa--en tiu
bedauxrinda stato--mi pensas ke baldaux aux post baldaux alvenos la
periodo kiam necesos ke mi forlasu mian vivon kaj mian mensan sanon
kune, okaze de iu lukto kun la makabra fantomo: TIMO."

Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj
dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa stato.
Katenis lin kelkaj supersticxaj efektoj rilate al la domo kiun li
enlogxis kaj kiun, jam de multaj jaroj, li neniam eliris--pro influo
kies supozita potenco li priskribis al mi en terminoj tro malklaraj
por ke mi ilin ripetu cxi-tie--influo efektivigita sur lian
spiriton, rezulte de longa suferado, li diris, far kelkaj strangajxoj
de la nuraj formo kaj substanco de lia familia domego--efekto
kiun la _fizika_ aspekto de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la
malklara lageto kiun enrigardis tiuj cxiuj, trudis finfine al la
_spirito_ de lia ekzisto.

Li agnoskis tamen, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga
malgxojo kiu lin tiel torturis devenis sendube de pli natura
kaj ege pli palpebla fonto--de la severa kaj longe dauxranta
malsano--efektive de la versxajne okazonta dissigxo--de tenere
amata fratino--lia sola kunestanto dum longaj jaroj--lia lasta
kaj sola parenco en la mondo. "Sxia forpaso," li diris, kun amareco
kiun neniam mi forgesos, "lin postlasos (lin la senesperan kaj la
malfortan) la lasta de la antikva Usxero-gento." Dum li parolis,
Damo Madelino (cxar tiel sxi nomigxis) trapasis malrapide foran
parton de la cxambro kaj, sen konscii pri mia cxeesto, malaperis. Mi
rigardis sxin kun nepra surprizo kunmiksita kun timego--tamen mi
malsukcesis ekspliki tiajn sentojn. Sensaco de stuporo ekpremis min
dum mia rigardo postsekvis sxiajn forirantajn pasxojn. Kiam iu pordo
fermigxis finfine post sxi, mia rigardo sercxis instinkte kaj avide
la vizagxon de la frato--sed li kasxintis gxin en la manoj kaj mi
rimarkis nur tion ke pli ol kutima paleco sternigxis sur la marasmaj
fingroj tra kiuj gutetis multaj pasiaj larmoj.

La malsano de Damo Madelino jam longan tempon rezistis la lertecon
de sxiaj kuracistoj. Konstanta apatio, iompostioma forvelkado
de la persono, kaj oftaj kvankam efemeraj tendencoj de parte
katalepsia karaktero estis la malkutima diagnozo. Gxis nun sxi
kontrauxstaris senmanke la premon de sia malsano kaj malkonsentis
finfine sin enlitigi; sed dum la vespero de mia alveno cxe la domo,
sxi cedis (kiel sxia frato min informis en la nokto kun nedirebla
maltrankvilego) al la sterna potenco de la detruanto; kaj mi eksciis
ke la ekvido gxuita de mi pri sxia persono estos sendube la lasta
kiun mi gxuos--ke la damon, almenaux en viva stato, mi ne plu vidos.

Dum pluraj sekvintaj tagoj sxian nomon menciis nek Usxero nek mi;
kaj dum tiu periodo mi min okupis pri seriozaj klopodoj mildigi
la melankolion de mia amiko. Ni kunpentris kaj kunlegis; aux mi
auxskultis, kvazaux en songxo, la sovagxajn improvizadojn de lia
parolanta gitaro. Kaj tial, dum pli kaj pli intima proksimeco
kondukis min pli kaj pli senrezerve en la kasxejojn de lia spirito,
des pli amare mi konsciis la senutilon de cxiu klopodo felicxigi
menson el kiu malheleco, kvazaux iminenta pozitiva valoro,
elversxigxis sur cxiujn objektojn de la morala kaj la fizika
universo, en unu sencxesa radiado de malgxojo.

Cxiam mi retenos memorajxon pri la multaj solenaj horoj kiujn
mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Usxero-Domo.
Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza
karaktero de la studoj aux la okupadoj en kiuj li min aktivigis
aux al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitigxema kaj ege
kolerema idealismo jxetis sulfuran glaceon sur cxion. Liaj longaj
improvizitaj lamentokantoj sin auxdigos cxiam en miaj oreloj. Inter
aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman
perversajxon kaj ampleksajxon pri la sovagxa melodio de la lasta
valso de Fon-Vebero. El la pentrajxoj pri kiuj meditadis lia komplika
fantazio, kaj kiuj kreskis, tusxon post tusxo, en svagecon pri kiu
mi tremegis des pli entuziasme, cxar mi tremegis sen konscii la
kialon;--el la pentrajxoj (tiom vivecaj iliaj bildoj postrestas
nun antaux mi) vane mi penadis eligi pli ol eta parto disponebla al
la traktopovo de nuraj vortoj. Pro la nepra simpleco, pro la nudeco
de siaj desegnajxoj, li altiris kaj mirigis atenton. Se iam homa
estajxo pentris ideon, tiu estajxo estis Roderiko Usxero. Por mi
almenaux--en la cirkonstancoj tiam min cxirkauxantaj--ellevigxis
el la puraj abstraktajxoj kiujn la hipokondriulo penadis jxeti sur
sian drelikon, intenseco de netolerebla mirego, de kiu nenian ombron
mi sentis ecx gxis nun starante en kontemplado antaux la agnoskite
brilaj tamen tro konkretaj revajxoj de Fuselio.

Unu el la fantasmagoriaj konceptajxoj de mia amiko, partoprenantan
malpli rigide en la spirito de abstraktado, mi penadu priskribi,
kvankam nur ombrakopie, en vortoj. Malgranda pentrajxo bildigis
la internajxon de ege longa kaj ortangula volbo aux tunelo, kun
malaltaj muroj, glataj, blankaj, seninterrompaj, senaparataj. Kelkaj
akcesoraj trajtoj de la desegnajxo bone agis por komprenigi ke cxi
tiu elfosajxo situas je ege profunda distanco sub la surfaco de la
tero. Nenia elirejo videblis en iu ajn parto de ties vasta etendajxo,
kaj vidigxis nenia torcxo nek alia artefarita lumfonto; tamen tajdego
de intensaj radioj transruligxis cxie kaj banis la tutajxon en
makabra kaj maldeca pompo.

Mi jxus parolis pri tiu morba stato de la auxdnervo kiu
netolerebligis al la suferanto cxiun muzikon, krom kelkaj efektoj
de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallargxaj etendoj al kiuj li
sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, grandaparte, la fantazian
karakteron de liaj prezentadoj. Sed la arda _facileco_ de liaj
_improvizadoj_ maleksplikeblis. Ili fontis, versxajne, kaj en la
notoj kaj en la vortoj de liaj strangaj fantaziajxoj (cxar ne malofte
li sin akompanis per vortrimaj improvizajxoj) el tiuj intensaj mensaj
sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antauxe, observeblajn,
laux mia dirajxo, nur dum apartaj momentoj de la plej alta artefarita
ekscitigxo. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoras.
Gxi imponis al mi des pli forte, eble, tia kian li gxin havigis
al mi, cxar en la suba aux mistika fluo de ties signifo mi kredis
percepti, kaj je la unua fojo, plenan konscion cxe Usxero pri la
sxanceligxado de lia altnivela racio sur ties trono. La versoj, kiuj
titoligxis "La Hantita Palaco," tekstis proksimume, se ne lauxvorte,
jene:

I

En la plej verda el niaj valoj,
De bonaj angxeloj enlogxata,
Foje bela kaj eleganta palaco--
Radianta palaco--levis la kapon.
En la dominio de monarko Penso--
Gxi staris tie!
Neniam serafo etendis flugilon
Super teksajxo ecx duone tiel bela.

II

Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj,
Sur ties tegmento flirtis kaj sxvebis;
(Tio--cxio tio--okazis en la antikva
Tempo de multantauxaj tagoj)
Kaj cxiu delikata venteto kiu lantis,
En tiu dolcxa tiamo,
Laux la remparoj, plumhava kaj pala,
Foriris estigxinte flugilhava odoro.

III

Vagpromenantoj en tiu felicxa valo
Tra du brillumaj fenestroj vidis
Spiritojn movigxantajn muzike
Laux bone agordita liutlegxo,
Cxirkaux trono, kie sidante
(Nova Porfirio!)
En majesteco konforma kun lia gloro,
Videblis la estro de la regno.

IV

Kaj tute perl- kaj rubenbrila
Estis la bela palacopordego,
Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante
Kaj sencxese scintilante,
Ehxoaro kies sola placxa
Tasko estis lauxdkanti,
En vocxoj de supera beleco,
La spriton kaj la sagxecon de sia rego.

V

Sed malicajxoj, en roboj de malgxojo,
Atakis la altan bienon de la monarko;
(Ho, ni lamentu, cxar neniam nova mateno
Tagigxos super li, cxagrenito!)
Kaj, cxirkaux lia logxejo, la gloro
Kiu rugxigxis kaj ekfloris
Estas nur malhele memorita legendo
Pri enterigitaj tempoj.

VI

Kaj hodiauxaj vojagxantoj en tiu valo,
Tra la rugxlumaj fenestroj, vidas
Vastajn formojn kiuj movigxas fantazie
Laux disonanca melodio;
Dum, kvazaux rapida makabra rivero,
Tra la pala pordego,
Malbelega estajxaro elhastas sencxese,
Kaj ridas--sed ne plu ridetas.

Mi bone memoras ke sugestoj estigitaj de tiu balado nin kondukis
en pensvojon sur kiu evidentigxis opinio de Usxero kiun mi mencias
malpli pro ties noveco (cxar aliaj homoj tiel opiniis) ol pro la
persisto kun kiu li gxin proponis. Tiu opinio, en ties gxenerala
formo, asertis la sensivecon de cxiuj vegetajxoj. Sed, en lia
malbonordita fantazio la opinio alprenis pli auxdacan karakteron kaj
transpasxis, en kelkaj kondicxoj, en la regnon de aferoj neorganikaj.
Mankas al mi vortoj por esprimi la tutan etendon aux la sinceran
_entuziasmon_ de lia konvinko. La kredo tamen rilatis (kiel mi
sugestetis antauxe) al la grizaj sxtonoj de la logxejo de liaj
antauxpatroj. La kondicxoj de la sensiveco plenumigxis, li imagis,
en la arangxsistemo de tiuj sxtonoj--en la ordo laux kiu ili estis
apudmetitaj, kaj ankaux en tiu de la multaj fungoj sternitaj sur
ili kaj de la putrintaj arboj cxirkauxstarantaj--antaux cxio en la
longtempa seninterrompa dauxro de tiu arangxo kaj en ties duobligo
en la trankvilaj akvoj de la lageto. La indicaro--la indicaro pri
tiu sensiveco--videblis, li diris, (kaj cxi tie mi eksaltetis
dum li parolis) en la iompostioma tamen neprega kondensado de
propra atmosfero ilia cxirkaux la akvoj kaj la muroj. La rezulto
elmontrigxis, li aldonis, en tiu silenta, tamen gxenega kaj terura
influo forminta dum jarcentoj la sortojn de lia familio, kaj farinta
de _li_ tion kion mi vidis--tion kio li nun estis. Komentadon tiaj
opinioj malbezonas kaj neniajn komentojn mi faru.

Niaj libroj--la libroj konsistingintaj dum jaroj ne malgrandan
parton de la mensa ekzisto de la malsanulo--nepre tauxgis, kiel
oni rajtas supozi, al tiu fantoma karaktero. Ni kunstudis atentege
verkojn kiel _Verdverdo kaj Verdflavo_ de Graseto; _Belfegoro_
de Makjavelio; _Cxielo kaj Infero_ de Svedenborgo; _La Subtera
Vojagxo de Nikolao Klimo_ de Holbergo; _Kiromancio_ de Roberto
Fludo, tiun de Johano de Indagxineo, kaj tiun de Delacxambro;
_Vojagxo en la Bluan Distancon_ de Tiko, kaj _Urbo de la Suno_ de
Kampanelo. Nia plej sxatata volumo estis malgranda oktava eldono de
_Directorium Inquisitorium_, de la Dominikano Ejmeriko de Gxirono;
kaj estis partajxoj de _Pomponius Mela_, pri la malnovaj afrikaj
satirusoj kaj egiptajxoj super kiuj Usxero sidis en primeditado
dum horoj. Plejmulte placxis al li tamen tralegi precipe raran kaj
kuriozan libron en kvartaj gotikajxoj--manlibron de forgesita
eklezio--_Vigiliae Mortuorum Chorum Ecclesiae Maguntinae_.

Pages:
1 | 2
Copyright (c) 2007. topmasterworks.com. All rights reserved.