Louisa May Alcott - Mia Kontrabandulo
L >>
Louisa May Alcott >> Mia Kontrabandulo
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
LOUISA MAY ALCOTT
(1832-1888)
MIA
KONTRABANDULO
Esperantigis
EDWIN GROBE
1998
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono
LOUISA MAY ALCOTT
"MIA KONTRABANDULO"
Unua Eldono: Novembro 1998
Origina Anglalingva Titolo:
"MY CONTRABAND"
* * * * *
MIA KONTRABANDULO[1]
D-ro Franko eniris dum mi flikis la sxirajxojn de malnova cxemizo por
ke Tocxjo dece pasu en sian tombon. Novajn cxemizojn ni konservis
por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti
lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino,
priskribante la bonan funebran ceremonion kiun sxi okazigis por sia
filo kontraux gxenega monkosto.
"Frauxlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun
mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed
placxus al mi ke vi gxin anticipu."
"Kion mi faru por helpi vin?"
"Fidavorte, malplacxas al mi gxin devi proponi, sed vi povas jes ja
helpi min, mi petas."
"Tial vi nur bonvolu nomi gxin."
"Vidu, oni jxus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere
malbona kazo cxiusence. Ebriigxinta kanajla kapitaneto kiun oni
penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas
plenaj, la flegistinoj estas gxismorte sursxargxitaj kaj volonte
konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas
endangxerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsanigxis de la
febro, placxas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos
prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona
helpanto. La ulo ne dauxre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni
ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin
en la kvara etagxo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj
uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu
fako kaj faros mian plejon por vin helpi cxiumaniere. Nu, tial, cxu
vi bonvolas konsenti?"
"Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato.
Kelkaj el cxi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino
mi estas ankaux paganino. Iom placxus al mi komprenigi al ili ke,
kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas
prizorgi."
"Bonege. Mi antauxopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion
memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se
vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu trovigxis entombigante
sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis cxar li
estis severe trancxita sur la kapo. Cxu vi deziras lin utiligi?"
"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri cxi tiu afero same
kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol
kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataux
esti helpata de ili. Sed cxu la viro suficxe bonsanas?"
"Jes, almenaux por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li placxos
al vi. Lauxsxajne li estis tre belaspekta antaux ol oni trancxis
al li la vizagxon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia
mastro, mi kuragxas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom
aroganta kaj fieracxa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li
eniris sed jxuris preferi morti en la strato ol logxi cxe la nigruloj
malsupre. Tial mi logxigis lin en la okcidenta alo por ke li restu
eksterdangxere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la
kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?"
"Tuj post kiam Tocxjo estos prizorgita, Skinero translokigita,
Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masagxita, Dauxnzo
suprenportita, Uphamo enlitigita kaj cxiuj kvardek nutritaj."
Ni ridis ambaux, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj
mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun
lecionon ke gajeco estas savo, cxar en etoso de suferado kaj morto,
pezigxo de koro baldaux paralizus utilon de mano se ne estus donacita
al ni la benita kapablo rideti.
Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante
disipigxintaspektan knabon deknaux- aux dudekjaran delirantan en
la soleca cxambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo
atendanta en la apuda cxambro. Interesigxante nepre pli pri la nigra
viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke
li estas "aroganta kaj fieracxa", mi rigardetis lin sekrete dum mi
cxirkauxaspergis la cxambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj
arangxis lauxguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn
sed neniam tiel belaspektan specon. Cxiujn nigrajn virojn oni nomas
"knaboj" ecx se ili estas grizharaj. Cxi tiu "knabo" estis almenaux
dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam
timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis
sur sia lito farante nenion. Vidigxis nenia libro, nenia pipo, nenia
plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian
ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun
mano sur cxiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontrauxan
muron, tiel sorcxite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri
mia cxeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre
ne estis senbruaj. Lia vizagxo duone forturnigxis sed mi aprobis
la guston de la kuracisto cxar la profilo kiun mi vidis disponis
cxiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li
estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan
hauxtkoloradon malheligitan pro malsxirmo, rozkolorajn lipojn kaj
vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio
kiu en tiaj homoj sxajnas cxiam starigi mutan proteston kontraux la
malobservita legxo ilin kondamninta ekde ilia naskigxhoro. Kion li
povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis
tien kaj tien; pasxsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj
la konstanta mugxado de armeaj cxaregoj suprenvenis ekde la strato;
tamen li ne ekmovigxis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion
kion oni nomas "la nigra pauxtado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis,
nek parolis, apenaux mangxetis. Sed cxi tio estis pli ol tio cxar
la viro ne meditadis pasive pri iu eta malgxojo. Li sxajnis vidi
cxioabsorbigan fakton aux fantazion registritan sur la muro restinta
blankajxo por mi. Mi scivolis cxu temas pri iu profunda misfaro
aux malgxojo vivtenita per memorado kaj senpova bedauxro? cxu li
lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala gxis la fino?
cxu forrabas duonon el la dolcxeco de tiu libereco nun lia, la scio
ke iu karulo de li ankoraux kusxas malgxoje en la infero el kiu li
mem eskapis? Mia koro varmigxis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi
volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi
eniris kaj tusxis al li la sxultron.
Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis
tro nova beno por jam efektivigi siajn felicxajn sxangxojn. Dum li
salte starigxis, kun la mano cxe la tempio kaj dirante obeeme, "Jes,
S'jorino," forfugxis cxia romantikeco kolektigxinta cxirkaux li,
postlasante la plej malgxojan el cxiuj malgxojaj faktoj en vivanta
formo antaux mi. Ne nur la vireco sxajnis formorti el li sed ankaux
la belaspekto min unue alloginta, cxar, kiam li alturnigxis, mi vidis
la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone
resanigite, gxi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de
tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti
en la menso rapidajn memorajxojn pri la scenoj al kiuj gxi rilatas.
Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskaux
fermigxis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotrancxajxo tiel
difektis tiun parton de lia vizagxo ke, kiam mi gxin vidis, mi
spertis la senton ke belega medalo subite renversigxis, vidigante
al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto
ol la bronza malliberulo de Mikel-Angxelo. Subitege, pere de unu el
tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni
nin komprenas, mia celo sxangxigxis. Tial, kvankam unue mi eniris
dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino.
"Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero."
Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprensxovis la malbonvolan
klapon, la belaspekta profilo denove turnigxis gxis mi kaj denove
ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris:
"Mi dankas vin."
Eble estis fantazio mia, sed sxajnis al mi ke la rigardon de
kunmiksitaj surprizo kaj riprocxo kiun li direktis al mi enestis
ankaux spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de
senanima humileco kiun lernas tiel baldaux tiuj kompatinduloj:
"Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas."
"Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi
tutkore gratulas."
Tio placxis al li. Lia vizagxo ekbrilis, liaj sxultroj kvadratigxis.
Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li
diris vigle:
"Dank' al vi, S'jorino. Cxu 'stas pluajxo por fari por vi?"
"D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, cxar estas multaj
pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aux helpantoj. Cxu vi jam havis
la febron?"
"Ne, S'jorino."
"Ili devintus antauxpensi pri tio kiam ili alportis lin cxi-tien. Ne
tauxgas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi."
Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion
malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi,
eble mi devintus jugxi gxin nur impertinenta aux almenaux maldeca.
"Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti cxi-supre kun la febro ol
malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi."
Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti
kaj lin enlitigi apud la plej mizeracxa blankhauxta paciento. Same
kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du
rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis
en soleca sxvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por
superombri la tutan landon.
"Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Jocxjon. Sed cxu
vi suficxe bonsanas kaj fortikas?"
"M' opinias povi tauxgi, S'jorino."
Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaux gravus nur iomete se
li malkapablus kaj se li kapablus tio gxojigus preskaux neniun.
"Jes, ankaux mi samopinias. Kiel mi nomu vin?"
"Bocxjo, S'jorino."
Cxiu virino havas aparte sxatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj
estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme.
Tocxjo, Ricxjo kaj Hecxjo tauxgus inter viroj kiujn felicxigas tiaj
mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn suficxe agxajn por
esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco.
Tiu "Bocxjo" neniam tauxgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon
"Gucxjo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel
forte kunligita al kajtovosto.[2]
"Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Placxas al mi nomi miajn
helpantojn per iliaj familinomoj anstataux per iliaj baptonomoj."
"Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj
mastroj. Alie ni sennomigxas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi
sur mi n'nion de li."
"Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu cxi tiun krucxon por
mi, se vi bonvolas."
Li foriris. Tamen malgraux la tuta malsovagxa obeado kiun antauxe
lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraux
ne venkigxis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li cxar la
rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis
pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro
de la kvara de julio.[3]
Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian
cxambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberigxis
la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La
febro sin forbruligis rapide cxar enestis la feblan korpoframon de
tiu maljuna junulo versxajne malmulte da vitaleco por gxin nutri.
Laux la malkasxajxoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo
nombrigxis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin
silentigis auxtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis
kaj blasfemaj fantaziajxoj aux fivortaj kantacxoj rugxigis miajn
vangojn kaj alvenigis sur la vizagxon de Roberto mienon de nauxzo.
La kapitano estis gxentlemano laux la gxenerala mondotakso sed
laux mia opinio la gxentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis
fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas.
Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie
en li trovigxas punkto ankoraux tro dolora por toleri la plej etan
tusxadon. Pro liaj lingvajxo, maniero kaj inteligenteco tamen mi
inferencis ke lia hauxtkoloro akiris al li la kelkajn avantagxojn
atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza
kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; felicxa pro la
libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj
pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne
povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo
aliigis tiel videble lian aspekton per tiel cxiutage plipezigxanta
malgxojo. Sed mankis al mi kuragxo kaj neniu alia havis la tempon nek
la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de brancxo de
la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4]
En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom
la gxenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano cxar povus
esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de
la du antauxaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, cxar
tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas lacigxon kaj
malkonstatigas timon gxis la forpaso de la krizo.
"Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan
dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo
kiam okazos versxajne kelkaj sxangxoj. Nenio krom dormado aux miraklo
lin travivigos nun. Bonan nokton!"
Foriris la kuracisto kaj, mangxante tutan manplenon da vinberoj,
mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano
kaj sidigxis sur malmolan tabureton por komenci mian vacxon. La
kapitano kusxis kun lia varma marasma vizagxo turnita gxis mi,
plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun
lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur
malfacile povintus kompreni. Roberto kusxis etendigxinte sur sia
lito en la interna cxambro kies porto staris duonaperte por ke
fresxa trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra
la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan
figuron kaj pli helan vizagxoprofilon kaj, havante nenion por fari
en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu,
versxajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian urgxon
gxin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin antauxensendi al pli
sekuraj logxejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon, S'joro," tiam
foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis
min perturbi cxar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi.
Dum mi sidis auxskultante la horlogxojn de la nin cxirkauxantaj
pregxejospajroj, mi distrigxis planante la estontecon de Roberto
same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran
manplenon da atutoj per kiuj entrepreni cxi tiun vivoludon gxis
nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam rauxka sufokita vocxo
alvokis:
"Lucino!"
Estis la kapitano kaj iu nova teruro sxajnis lin esti provizore
plifortiginta.
"Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi
postsekvante lian fantazion, cxar lian vizagxon malsekigis la
humidacxa akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado
ofte antauxiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min,
dilatigxante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, gxis li
ekparolis feroce:
"Tio estas mensogo! Sxi mortis. Kaj ankaux Bocxjo, damnu lin!"
Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan
melodion ofte antauxe mildigintan tian deliron, sed apenaux trapasis
miajn lipojn la linio,
"Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian
pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon:
"Silentu! Antauxe sxi kantis tiumaniere al Bocxjo sed malkonsentis
kanti al mi. Mi jxuris vippeli la diablon el sxi kaj mi plenumis
la jxuron. Sed, eksciu, ke antaux ol trancxi al si la gorgxon sxi
promesis min hanti kaj tiun promeson sxi nun plenumas!"
Li fingreindikis ion malantaux mi kun aspekto de tiel pala malgxojo
ke senvole mi ekrigardis transsxultron kaj eksaltetis kvazaux vidinte
veran fantomon; cxar, elgvatantan la malhelon de tiu interna cxambro,
mi vidis ombran vizagxon cxirkauxtan de nigra hararo kaj perceptis
sube, cxe-gorgxe, iun skarlatajxon. Post minuto mi ekkonsciis ke
temis nur pri Roberto kiu antauxenklinigxis ekde la piedo de sia
lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super gxi parton
de sia rugxa cxemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtauxgite.
Sed kia stranga mieno sursidis lian vizagxon! La sendifekta flanko
alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon
gxin observis--malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj
briletis, liaj lipoj disapartigxis kiel tiuj de homo auxskultanta per
cxiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri cxashundo al kiu la
vento alportis la odoron de ne antauxe atendita predo.
"Cxu vi konas lin, Roberto? Cxu li parolas pri vi?"
"Mia Cx'elo, ne, S'jorino. Cxiuj ili posedas duondekduon da Bocxjoj.
Mi nur vekigxis cxar mi auxdis mian nomon. Temas nur pri tio."
Li parolis tre nature kaj rekusxigxis dum mi revenis al mia zorgato,
supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi
rimarkis esperigan sxangxon. La tremo moderigxis, la malvarma
sxvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado,
la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin aux lin forkonduki
delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondicxon je
noktomezo, petis ke mi tenu la cxambron malvarma kaj trankvila
kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton
tuj post lia vekigxo. Ege senzorgigite, mi kusxigis la kapon
sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj
jugxis min preta plenumi unu el tiuj heroajxoj kiujn scipovigas
longa ekzercado--"unuokulan dormadon"--kiel ni kutimas diri:
duondormetadon dum kiu dormas cxiuj sensoj krom la auxdo. La plej
minimuma murmuro aux movo gxin interrompos kaj revigligos onian
intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari
en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis cxar
antauxaj gvatdevoj, izoligxo kaj multaj maltrankviligajxoj faris
siestojn dangxeraj entreprenoj. Ekvekigxinte duondekduon da fojoj en
unu horo kaj trovinte cxion en trankvila stato, mi faligis surbraken
mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekigxi post dek
kvin minutoj, profunde ekdormis.
La batsono de malaltvocxa horlogxo vekis min eksalte. "Estas la unua
horo," pensis mi. Tamen mi ege konsternigxis auxdinte du pluajn
batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstarigxis por ekscii cxu mia
longa forgesado okazigis iun difektajxon. Forta mano kontrauxpremis
min sur mian segxon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la
instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi
kaj tute lauxlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado
antaux-anoncanta nevideblan dangxeron. Li estis ege pala; lia busxo,
kruela; ambaux okuloj plenis je sombra fajro, cxar ecx la vundita
okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro
sin atentiganta supre kaj sube de gxi. Sed lia tusxo estis stabila,
lia vocxo mallauxta, dum li diris:
"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s'
eblas al mi, sed vi vekigxis tro frue."
"Delasu min, Roberto. La kapitano movigxetas. Mi devas dozi
medikamenton al li."
"Ne, S'jorino. Vi n' movigxu 'nunuran colon. Rigardu!"
Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi
antauxe lasis la medikamenton. Gxi estis malplena.
"Cxu li jam trinkis gxin?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite.
"Mi gxin forjxetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je
gxi."
"Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?"
"Cxar ke mi malamegas lin."
Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizagxo elmontris tion
dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lancxis fajran rigardon en la
direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon
kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li
plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paligxis, kiel
virinoj stulte kutimas fari kiam subita dangxero ilin alfrontas, cxar
Roberto liberigis mian brakon, sidigxis sur la randon de la lito min
antauxstaranta kaj diris kun misauxgura kvieteco kiu malvarmigis min
dum mi vidis kaj auxdis gxin:
"Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri cxar ke l' pordo 'stas
sxlosita kaj la sxlosilo 'stas en mia posxo. N' ekkriu, cxar ke
necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via busxo,
antaux ol k' oni auxdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi
'stas faronta."
"Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta
maniero, kaj lia kapo sencerbumigxas. Mi devas indulgi lin gxis kiam
alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri,
tute trankvile:
"Mi restos senmove kaj auxskultos vin. Sed bonvolu malfermi la
fenestron. Kial vi gxin fermis?"
"Mi b'dauxras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi
trasaltus gxin aux ekkriegus kaj m' ankoraux ne pretas. Mi fermis
gxin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera
rimedo mia."
La kapitano movigxetis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi
starigxis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian
sxultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris:
"L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi."
"Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas
prizorgi lin."
"Li mortu! Kaj vi n' enmiksigxu en l' aferon, S'jorino, mi petas!"
Malgraux lia mallauxta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon
en lia rigardo kaj malfortigxis pro timo. Tamen la timo instigis
min kaj, apenaux konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min
malliberigintajn kaj ekkriis:
"Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial
vi malamas lin? Li ne estas via mastro."
"Li estas mia frato."
Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun
svaga sed senerara antauxscio la baldaux anoncotan informajxon.
Restis al mi ununura petego kaj gxin mi faris.
"Roberto, diru al mi la signifon de cxio tio. Ne estigu krimon kaj
duonrespondecigu min pri gxi. Estas pli bona rimedo por gxustigi
malgxuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri gxin."
Mia vocxo tremetis dum mi parolis kaj mi auxdis la timigitan
batetadon de mia koro. Ankaux li auxdis gxin kaj se iam fareto mia
gajnis karecon aux respekton de li, lia memorado pri gxi helpis min
tiam. Li malsuprenrigardis, sxajnis starigi demandon al si. Mi ne
scias kio gxi estis, sed la respondo min favoris cxar kiam la rigardo
denove levigxis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj.
"Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne
sxangxos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia
S'joro la sxancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos
mi."
"Ho, ne! Memoru ke li estas via frato."
Malsagxa eldirajxo. Tion mi konsciis jam dum gxi trairis miajn lipojn
cxar nigra malrideto kunamasigxis sur la vizagxo de Roberto kaj
liaj fortaj manoj fermigxis en fiaspekta speco de retengesto. Sed
li ne tusxis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaux li,
kontentigxante, sxajne, lasi cxesigi la vivon al tiu la malrapidan
sufokadon de la senaera cxambro.
"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri
tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam
multe antaux nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie
'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiauxvespere. Kaj nun
necesas k' li finvivu."
"Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur
iu ajn malmurda pensadvojo.
Kun unu el la rapidaj sxangxoj komune ekzistantaj en miksita
temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj
de Roberto plenigxis, la fikstenitaj manoj sternigxis antaux lia
vizagxo, kaj mi auxdis nur la hezitantajn vortojn:
"Mia edzino. Li forprenis sxin."
En tiu momento cxiu timemo glutigxis en brulanta indigno pri la
misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata
ekvengxi ofendon por kiu nur tio cxi sxajnis la sola kompenso. Ne plu
estis sklavo aux kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis
lin alfronte al mia taksado. Anstatauxe senlima kompato en mi sopiris
lin savi, helpi, konsoli. Vortoj sxajnis tiel senpovaj ke neniajn mi
proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan,
senhejman, subenklinigxintan pro malgxojo kiun mi ne scipovis kuraci
kaj delikattusxe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe
scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun
bonkoran viron.