A   B   C   D   E    F   G   H   I   J    K   L   M   N   O    P   R   S   T   U   V   W   X   Y    Z

Books of The Times: Terrorists and Spies, Weaving Their Webs
Publishers, authors and even libraries are embracing video games to promote books to young readers.

The Future of Reading: Using Video Games as Bait to Hook Readers
Ron Rash’s fourth novel, “Serena,” will prompt instant interest in his first, second and third.

Books of The Times: Couple Creates an Empire by Felling Trees and Anyone in Their Way
The Nobel Prize has eluded America’s writers. Insularity is one unflattering explanation.

Mark Twain - Mark Twain: Tri Noveloj



M >> Mark Twain >> Mark Twain: Tri Noveloj

Pages:
1 | 2 | 3


KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ




MARK TWAIN
(1835-1910)




TRI NOVELOJ:

- KONFESO DE MORTANTO -
- LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO -
- LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO -




Esperantigis
EDWIN GROBE




1999
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono




MARK TWAIN: TRI NOVELOJ
Unua Eldono: Januaro 1999




Originaj Anglalingvaj Titoloj:

"A DYING MAN'S CONFESSION"
"THE NOTORIOUS JUMPING FROG OF CALAVERAS COUNTY"
"THE STORY OF THE BAD LITTLE BOY"




Copyright 1999
Edwin P. Grobe
for the herein contained
English-to-Esperanto Translations


* * * * *

ENHAVO

"Konfeso de Mortanto" p. 1
"La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14
"La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19

* * * * *




KONFESO DE MORTANTO


Ni alproksimigxis vilagxon Napoleonon en sxtato Arkansaso. Tial mi
komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela
kaj suna. Tio estis malbona. Almenaux, ne bonega. Cxar mia tasko ne
estis (lauxprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto
sin trudis al mi--jen unuforme, jen aliforme. Finfine gxi prenis la
formon de preciza demando. Cxu estas bonsence plenumi la taskon dumtage
kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti
la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon.
Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon
por la plejmulto da konfuzajxoj.

Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedauxras
estigi gxenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero,
lauxsxajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagajxojn kaj vizitu
Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj lauxta; ilia lingvajxo,
ribelema. Ilia cxefa argumento estis tiu kiu cxiam malmergigxas la
unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj
_antauxkonsentis_ resti sur cxi tiu boato," ktp.; kvazaux, decidigxinte
fari malsagxajxon, laux nepra neceso oni restu sur la sama vojo
kaj aliigi gxin en _du_ malsagxajxojn per la plenumo de la komenca
decidigxo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon,
kun suficxe bona sukceso. Rezulte de tiu kuragxigo mi plimultigis miajn
klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis _mi_ kiu postulis la
plenumon de la koncerna taskacxo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero,
mi baldaux ekkuragxis rakonti ties historion, preskaux samvorte kiel mi
cxi-poste raportas.

Cxirkaux la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en
Munkeno, en Bavario. En novembro mi logxis en la pensiono de Frauxlino
Dalvejnero, cxe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu
mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Sxi
kaj sxiaj du junaj infanoj kutimis veni cxe mi cxiun matenon kaj
kunbabiladi en la Germana--responde al mia peto. Unu tagon, dum mi
vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro
retenas kaj prizorgas kadavrojn gxis la kuracistoj certas ke tiuj
finmortis kaj ne dauxre vivas en tranca stato. Estis makabra loko,
tiu cxambrego. Vidigxis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite
surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj--kaj havante
cxiuj vaksoblankajn rigidajn vizagxojn sub la blankaj mortotukoj
volvitaj cxirkaux ili. Laux la flankoj de la cxambro estis profundaj
orielaspektaj alkovoj kaj en cxiu el tiuj kusxis pluraj marmormienaj
beboj, entute kasxite kaj enterigite sub tavoloj da fresxaj floroj krom
siaj vizagxoj kaj interfalditaj manoj. Cxirkaux fingro de cxiu el tiuj
kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la
ringo, drato etendigxis gxis la plafono kaj de tie gxis sonorileto en
tiea kontrolcxambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas cxiam en
vigla atendado, preta alvenigi eksaltan urgxohelpon al iu ajn ano de tiu
palvanga kompanio kiu, vekigxinte el la morto, estigas korpomovon--cxar
cxiu movo, ecx la plej minimuma, agitos la draton kaj sonigos tiun
timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo kiu dormetis en nepra
tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege evoluanta gvatdejxorado
de iu mugxventega nokto kaj eksentis sian korpon aliigxi palpebrumtempe
en tremetantan jxeleon pro la subita bruacxo de tiu terura alvokilo!
Tial mi enketis pri tiu ajxo, demandis kio kutime okazas? Cxu la
gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro alvenis por komfortigi kiel
eble plej multe liajn lastajn momentojn? Sed oni riprocxis al mi mian
klopodon nutri sencelan kaj senvaloran scivolemon en tiel solena kaj
funebra loko. Kaj mi foriris tre humiligite.

La sekvintan matenon mi rakontadis mian aventuron al la vidvino kiam sxi
ekkriis:

"Venu kun mi. Mi havas logxanton kiu rakontos al vi cxion kion vi
deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie."

Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kusxis surlite
kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizagxo estis
senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano,
kusxante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra
gxi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro
malfermigxis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj
kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj
entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino dauxre
parolis gxis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano.
La mieno de la viro tuj sxangxigxis, pliheligxis, ecx avidigxis--kaj en
la sekvinta momento li kaj mi ekgxuis kunan solecon.

Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege
fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan.

Tiu ftizulo kaj mi intime amikigxis. Mi vizitis lin cxiun tagon kaj
ni parolis pri cxio. Almenaux pri cxio krom edzinoj kaj infanoj.
Se menciigxis la edzino aux la infano de iu ajn, cxiam postokazis
tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolcxa lumo briletis en
la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo
forpaligxis kaj gxin anstatauxis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie
kiam mi vidis liajn okulojn malfermigxi la unuan fojon; triavice,
li cxesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole dauxre
enlitigxite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, lauxsxajne
auxdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiauxojn, kaj
evidente prikonsciis nek vide nek auxde pri mia foriro el la cxambro.

Kiam mi jam estis dum du monatoj la cxiutaga kaj sola intimulo de tiu
Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon:

"Mi rakontos al vi mian historion."

Tiam li dauxrigis kiel jenas:

* * * * *

Mi neniam rezignis antaux nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta.
Mi finkonkludis hierauxnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege
baldaux. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam
la okazo prezentigxos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun
hazarda sorto okazigis al mi hierauxnokte, devigas min rakonti al vi
mian historion--cxar vi vidos vilagxon Napoleonon en Arkansaso kaj
por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi--taskon kiun vi
entreprenos bonvole post auxskulti mian rakonton.

Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas cxar gxi estas longa kaj bezonos
mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi
decidigxis eklogxi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke
mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel
die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio
de sia patrino. Tio estis la plej felicxa el cxiuj felicxaj hejmoj.

Iun nokton--okazis cxirkaux la fino de la milito--mi vekigxis el ebria
stuporo kaj min trovis manligita kaj busxsxtopita dum la cxirkauxanta
aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la cxambro
kaj unu el ili diris al la alia en rauxka flustrado: "Mi _diris_ al sxi
ke mi faros tion se sxi faros bruon, kaj rilate al la infano--"

La alia viro interrompis en mallauxta duonplora vocxo:

"Vi diris ke ilin ni nur busxsxtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi
ne konsentintus alveni."

"Cxesu plendacxi. _Necesis_ sxangxi la planon kiam ili vekigxis. Vi
faris _vian_ plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu,
helpu sercxfosadi."

Ambaux viroj surportis maskojn kaj krudajn cxifonajn "nigrul"-specajn
vestajxojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi
konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas
dikfingro. Ili sercxfosadis hazardacele en mia malricxa logxejo dum
momento. La cxefbandito diris tiam en teatra flustrado:

"Tio estas tempomalsxparo. _Li_ malkasxu kie gxi estas kasxita. Forigu
lian busxosxtopilon kaj lin revigligu."

La alia diris:

"Bone. Kondicxe ke ne okazu klabado."

"Sen klabado estu, tial. Kondicxe ke li dauxre silentu."

Ili min alproksimigxis. En tiu momento auxdigis eksterdomaj sonoj,
sonoj de vocxoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj
auxskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimigxis. Tiam eksonis
kriego:

"_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon."

"La vocxo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo,
kaj ambaux banditoj forfugxis pere de la malantauxpordo, malsxaltante
sian lanternon dum la kurado.

La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis--estis
lauxsxajne dekduo da cxevaloj--kaj nenion pluan mi auxdis.

Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli
sed malhelpis tion mia busxsxtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon.
Mi sercxauxskultis la vocxojn de miaj edzino kaj infano--auxskultis
longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremajxon de
la cxambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli acxigxis, pli
kaj pli minacigxis, en cxiu momento. Cxu vi opinias povinti toleri
horodauxron da tiajxo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran
dauxron. Cxu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horlogxo
sxajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi auxdis gxin la antauxan
fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, cxirkaux
la nova tagigxo mi min liberigis kaj ekstrecxis miajn rigidajn membrojn.
Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon ajxoj tien
jxetitaj per la sxtelistoj dum ili sercxis miajn sxparmonojn. La unua
objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis
ekrigardi kaj tiam forjxeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango gxin
makuligis. Mi atingis stumblapasxe la alian ekstremajxon de la cxambro.
Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kusxis. Jam
forpasis iliaj cxagrenoj. Nur komencigxis la miaj.

Cxu mi apelaciis al la juro? Cxu mi? Cxu satigxas la soifo de la
malricxulo se la regxo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris
nenian impertinentan sintrudon de la juro. Legxoj kaj la pendumilo ne
povus kontrauxpagi la sxuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu
sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la sxuldanton kaj
kolektus la sxuldon. Kiel efektivigi tion, cxu vi diras? Kiel efektivigi
tion kaj tiom ekcerti pri gxi se mi neniam vidis la vizagxojn de la
sxtelistoj nek auxdis iliajn kutimajn vocxojn nek konceptis ununuran
ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraux tio tamen mi estis jes ja
certa--ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon--indicon kiun vi
taksintus senvalora--indicon kiu ne multe helpintus ecx detektivon pro
tio ke mankus al li la sekreto pri kiel gxin apliki. Mi parolos pri tio
baldaux. Vi vidos. Ni dauxrigu nun, konsiderante la aferon en tauxga
ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan
vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarsxajne soldatoj trompvestitaj
kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri
gxi--konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon,
gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro.
Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La vocxo de la
kapitano, per Dio!"--la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn
for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio.
Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin
dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidigxis sercxi mian
viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi
priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj
inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj sercxis vane, cxar nur mi
suspektis la soldatojn.

Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis
kamuflajxon por mi el diversaj vestajxpecoj kaj -eroj. En la plej
proksima vilagxo mi acxetis paron da bluaj sxirmvitroj. Post kelke da
tempo, kiam la milita kampadejo disigxis kaj Kompanio-C-on oni forsendis
cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kasxis mian etan monprovizon
en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la nokto. Kiam
Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi estis tie--kun
nova metio: sortodivenisto. Dezirante sxajni egalpartia, mi amikigxis
kaj divenis sortojn inter cxiuj kompanioj tie garnizonigitaj. Tamen mi
atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min komplezemigis senlime inter
tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian komplezon, starigis antaux
mi nenian minacon kiujn mi malakceptis. Mi farigxis bonvola viktimo de
iliaj sxercoj. Tio pligrandigis mian popularecon. Mi farigxis favorato.

Baldaux mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian gxojon tio
havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el cxiuj kompanianoj
siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi _certegis_ suresti
la gxustan spurvojon. La viro nomigxis Krugero. Li estis Germano. Estis
naux Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas
liaj intimuloj, sed lauxsxajne li havis neniajn apartajn amikojn.
Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton.
Kelkfoje mi tiel sopiris al vengxo ke mi apenaux sukcesis malhelpi min
surgenuigxi antaux li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan
miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi
atendadis pacience kaj dauxre sortodivenis, lauxokaze.

Mia aparataro estis simpla: iom da rugxa farbo kaj peceto da blanka
papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan
premajxon de gxi, gxin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton
al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian
sensencajxon? Jen gxi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan
Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke cxiu
homo havas unu trajton kiu neniam sxangxigxas ekde la lulilo gxis la
tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke
tiuj linioj neniam nepre samaspektas cxe iu ajn homparo. Nuntagare ni
fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio por
estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero, kutimis
fari premajxon pri la dikfingra malsuprajxo de nova malliberulo kaj gxin
staplis por ebla estonta uzado. Li diris cxiam ke bildoj senvaloras
cxar eventualaj kamuflovestajxoj povas ilin senutiligi. "La dikfingro
estas la ununura certajxo," li diris. "Gxi ne kamuflovesteblas." Kaj
li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj amikoj kaj konatoj. Tio
sukcesis cxiam.

Mi dauxre sortodivenis. Cxiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco,
kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premajxojn de la tago. Vi imagu
la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn rugxajn
spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn
dik- kaj alifingrajn premajxojn de tiu nekonata murdinto, presitajn
per la plej kara sango--por mi--iam defaligita sur cxi tiu tero! Kaj
foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan senkuragxigan
rimarkon: "Cxu _neniam_ samaspektos ili?"

Sed finfine alvenis mia rekompenco. Gxi estis la dikfingra premajxo de
la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento:
Soldato Franzo Adlero. Unu horon antauxe mi sciis nek la nomon nek la
vocxon nek la figuron nek la vizagxon nek la naciecon de la murdinto.
Sed nun mi sciis cxiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la
afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen
restis rimedo por cxion _nepre_ certigi. Mi disponis pri premajxo de la
maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin
dum lia maldejxorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj auxdkampo de
eblaj atestontoj mi diris en impona maniero:

"Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi jugxis esti pli bone ne
malkovri gxin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies
sorton mi pristudis hierauxnokte--Soldato Adlero--murdis virinon kaj
infanon. Oni vin spuras. Antaux ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin
ambaux."

Li falis surgenuen, timigite gxis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade
elversxis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora
maniero restinta unu el miaj memorajxoj pri tiu murdonokto en mia
cxambreto:

"Mi ne faris tion. Laux mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis
malhelpi ke _li_ faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li
faris tion solapersone."

Jen estis cxio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo.
Sed ne, li alkrocxigxis al mi, petegante ke mi lin protektu kontraux la
murdinto. Li diris:

"Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kasxejo. La fruktajxo de sxtelado
kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj gxi estos al vi, cxiu
cendo. Du trionoj el gxi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi rajtas
alpreni gxin entute. Ni kasxis gxin kiam ni alvenis cxi tien komence.
Sed mi rekasxis gxin hieraux en nova loko kaj ne diris tion al li. Mi
intencis dizerti kaj gxin forpreni entute. Gxi estas oro kaj tro peza
por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris
la riveron antaux du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun
la mono. Kaj se mi ne havus la sxancon priskribi la kasxejon al sxi,
mi intencis ruzdoni mian argxentan posxhorlogxon en sxian manon aux
transsendi gxin al sxi kaj sxi komprenus la aferon. Estas paperpeco en
la malantauxajxo de la ujo kiu cxion rakontas. Jen, prenu la horlogxon
kaj diru al mi kion fari."

Li penadis trudi sian horlogxon al mi kaj elmontradis la paperon,
klarigante gxin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je
cxirkaux dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero:

"Enposxigu denove vian horlogxon, gxin mi ne deziras. Nenia difektado
vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldaux
mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi
rekontroli la premajxon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri cxi
tiu afero. Nenion diru al iu ajn."

Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al
Adlero longan sortodivenon--lauxintence tiel longan ke mi ne povis gxin
findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li
ties vere gravan parton--ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas
esti ekster la auxdkampo de subauxskultantoj. Oni cxiam postenigis
pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono
tiurilate. Nenia malamiko en la cxirkauxejo.

Cxirkaux noktomezo mi survojigxis, provizite per la kontrauxsigno, kaj
gvidis miajn pasxojn gxis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta.
Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraux malklaran figuron
preskaux antaux ol povi eligi sxirmvorton. La sentinelo salutis kaj
mi respondis, ambaux en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi,
la sortodivenisto." Tiam mi glitpasxis al la flanko de la kompatinda
diablulo kaj sxovegis mian ponardon en lian koron. "_Ja wohl_," mi
ridis. Jen _estis_, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li
falis de sur sia cxevalo, li strebis alkrocxigxi al mi kaj miaj bluaj
sxirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plongxis la besto, lin
trenante kun piedo en la piedingo.

Mi forfugxis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte
miajn sxirmokulojn en la mano de la mortinto.

Tio okazis antaux dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas
sencele cxirkaux la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante
monprovizon, foje senmone; sed cxiam lacigite per troa vivado kaj
dezirante finvivi, cxar mian surteran mision plenumis la faro de tiu
nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentigxo kiujn mi spertis en
cxiuj tiuj tedaj jaroj estis la cxiutaga penso: "Mi senvivigis lin!"

Antaux kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis
Munkenon laux mia sencela maniero. Malhavante monon, mi sercxis kaj
akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum cxirkaux
unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu
mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro.
Gxi placxis al mi. Placxis al mi esti kun la mortintoj--esti sola kun
ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi
iliajn auxsterajn vizagxojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo,
des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon.
Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu,
kaj liberigis la imagon. Cxiam la malklaraj, malantauxenirantaj
mortintovicoj estigis cxe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn.
Antaux du jaroj--mi jam estis tie ekde unu jaro--mi sidis tute sole
en la gvatcxambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite,
senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la
vento kaj la klakado de foraj sxutroj sonadis pli kaj pli mallauxte
en miaj senauxdigxontaj oreloj cxiumomente kiam subite kaj akute la
mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaux
paralizis min la sxoko cxar neniam antauxe mi auxdis la signalon.

Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavrocxambro. Preskaux
mezdistance for laux la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita
en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko:
makabra spektaklo! Gxia flanko alfrontis min. Mi aliris gxin haste kaj
enrigardis fikse gxian vizagxon. Cxielo! Adlero gxi estis!

Cxu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen gxi
estis: "Sxajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontrauxa
rezulto cxi-foje!"

Versxajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis
eksenti vekigxinte meze de tiu senvocxa silento kaj cxirkauxspektadinte
tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka
vizagxo kiam li vidis vivantan formon antaux si! Kaj kiel la fervoro de
tiu senparola dankemo plimultigxis kiam lia rigardo atingis la vivigajn
kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris
lian pincxitan vizagxon kiam mi metis la kordialojn malantaux min kaj
diris moke:

"Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili
auxskultos kaj kompatos. Sed en cxi tiu loko ausxkultos kaj kompatos
neniu alia."

Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto
de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn
manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi
kriegis:

"Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante
ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu--sen malsxpari tempon, cxar estas
malmulte da tempo por malsxpari. Kio, cxu vi ne povas? Kia domagxo!
Tamen ne gravas. Kriegado ne cxiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via
kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de Arkansaso--mia
edzino estis kaj mia infano--ili kripetis helpon, cxu vi memoras? Sed
tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, cxu ne? Viaj dentoj
klaketadas--tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la bandagxojn per
viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas. Viaj manoj estas
ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj ripetigxas post
longaj jaroj. Cxar ankaux _miaj_ manoj estis ligitaj tiun nokton, cxu
vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas ligitaj nun.
Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo malligi min
ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian menson nun.
SXsxsx! Jen malfruhora pasxsono! Gxi venas en nia direkto. Auxskultu,
kiom proksima gxi estas! Eblas kompti la pasxsonojn: unu, du, tri! Jen,
gxi staras jxus aliflanke de la pordo. Jen estas la horo! Kriegu, viro,
kriegu! Estas la ununura sxanco inter vi kaj eterneco! Ho, vidu! Vi
hezitis tro longan tempon. Gxi preterpasis. Jen. Gxi mallauxtigxas. Gxi
estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi jxus auxdis homan pasxsonon
je la lasta fojo. Kiom strange devas esti auxskulti tiel ordinaran sonon
kaj konscii ke neniam denove oni auxdos samajxon."

Pages:
1 | 2 | 3
Copyright (c) 2007. topmasterworks.com. All rights reserved.