Mark Twain - Mark Twain: Tri Noveloj
M >>
Mark Twain >> Mark Twain: Tri Noveloj
Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizagxo estis vidinda
ekstazo! Mi elpensis novan torturon kaj gxin aplikis, min helpante per
iom da mensoga kreivo:
"Tiu kompatinda Krugero strebis savi miajn edzinon kaj infanon kaj mi
havigis al li reciprokan komplezon en la tauxga momento. Mi konvinkis
lin prirabi vin. Kaj mi kaj iu virino helpis lin dizerti el sia
militservo kaj lin alvenigis al sekurejo."
Rigardo de surprizo kaj triumfo ekbrilis malhele tra la angoro en la
vizagxo de mia viktimo. Mi perpleksigxis, maltrankviligxis, diris:
"Nu, kio? Cxu li ne eskapis?"
Nea kapskuo.
"Cxu ne? Kio okazis tial?"
La kontento en la envolvita vizagxo ankoraux pliklarigxis. La viro
strebis murmuracxi kelkajn vortojn--sensukcese; penadis esprimi ion
per la malhelpitaj manoj--malsukcesis; pauxzis momenton, tiam klinis
malforte la kapon en signifocela maniero, en la direkto al la kadavro
kusxanta la plej proksime al li.
"Cxu mortinta?" mi demandis. "Cxu ne sukcesis eskapi? Cxu kaptita
fugxante kaj pafita?"
Cetera kapskuo nea.
"Tial, kiel?"
Denove la viro entreprenis fari ion permane. Mi zorge atentis sed ne
sukcesis diveni la celon. Mi antauxenklinigxis kaj rigardis ecx pli
zorge. Li cxirkauxtordis dikfingron kaj per gxi malforte pikis la
bruston.
"Ho, cxu vi volas diri: ponardita?"
Jesa kapmovo, akompanite de fantoma rideto de tioma diableco ke gxi
eksxaltis veklumon en mia malakra cerbo kaj mi kriegis:
"Cxu ponardis lin _mi_, lin preninte por vi? Cxar tiu pikbato celis
ununure vin!"
La jesa kapmovo de la denove mortanta fripono estis tiel gxoja kiel lia
mankanta fortiko kapablis elmontri.
"Ho, mizera, mizera mi, mortiginte la kompatan personon kiu amikigxis
kun miaj karuloj kiam ili estis senhelpaj kaj kiu ilin servintus se li
povintus! Mizera, ho, mizera, mizera mi!"
Mi imagis auxdi la dampitan glugleton de primoka rido. Mi eligis la
vizagxon de inter la manoj kaj vidis mian malamikon malantauxensinki sur
sian klintabulon.
Necesis al li suficxe longa tempo por morti. Li disponis mirindan
vitalecon, surprizan konstitucion. Jes, li pasigis placxe longan tempon
pri la afero. Mi alportis segxon kaj jxurnalon, sidigxis apud li kaj
legis. De tempo al tempo mi trinketis brandon. Tion mi bezonis pro la
malvarmo. Sed mi trinketis ankaux pro tio ke, en la komenco, kiam mi
etendis la manon por alpreni la botelon, li supozis ke mi celas havigi
iom al li. Mi legis lauxtvocxe: cxefe fantaziajn raportojn pri homoj
urgxe forkaptitaj de sur la tombosojlo kaj revenigitaj al vivo kaj viglo
pere de kelkaj kulerplenoj da likvoro kaj varma bano. Jes, li pasigis
longan malfacilan tempon mortante: tri horojn, ses minutojn, ekde la
momento kiam li auxdigis la sonorilon.
Laux onia opinio, dum la dek ok jaroj forpasintaj ekde kiam iniciatigxis
tiu kadavrogvatado, nenia en tuko envolvita gasto de la Bavariaj
mortodomoj iam sonorigis sian sonorilon. Nu, tio estas sengxena opinio.
Gxi restu tia.
La malvarmo de la mortocxambro jam penetris miajn ostojn. Gxi revigligis
kaj retrudis al mi la malsanon antauxe min afliktintan sed kiu, gxis
la koncerna nokto, konstante kaj ade malaperis. Tiu viro murdis mian
edzinon kaj mian infanon. Kaj post tri tagoj li aldonintos mian nomon al
sia murdolisto. Ne gravas! Dio! Kiel bonsapora estas la memorajxo pri
tio. Mi kaptoatingis lin eskapantan el sia tombo kaj lin resxovis en
gxin!
Post tiu nokto mi devis enlitigxi dum tuta semajno. Sed ekde kiam mi
povis iom rondiradi, mi konsultis la mortodomajn registrolibrojn kaj
eksciis la numeron de la domo en kiu Adlero mortis. Mizera pensionacxo
tiu estis. Mi konceptis la ideon ke kompreneble li akirintus la
personajn havajxojn de Krugero, estante la kuzo de tiu, kaj mi deziris
obteni la horlogxon de Krugero se eblus al mi. Tamen dum mi estis
malsana la posedajxojn de Adlero oni forvendis kaj dislokis, krom pluraj
malnovaj leteroj kaj ceteraj senvaloraj diversajxoj. Tamen, pere de tiuj
leteroj, mi spurtrovis filon de Krugero, la nuran restantan parencon
lian. Tridekjara nun, li estas faka sxuisto kaj logxas cxe Numero 14
Regxostrato en Manhejmo. Vidvo, li havas plurajn junajn gefilojn. Sen
klarigi al li la kialon de tio, konstante ekde tiam mi provizas lin per
du trionoj el lia financa subteno.
Nu, rilate al tiu horlogxo--vidu kiom strange evoluas la aferoj!
Mi cxirkauxspuris gxin en Germanio dum pli ol jaro je granda mon-
kaj cxagrenkosto. Kaj finfine mi ekhavis gxin! Ekhavis gxin kaj
nedireble ekgxojigxis. Malfermis gxin kaj nenion trovis interne. Ho, mi
devintus antauxscii ke tiu paperpeceto ne restos tie cxiun tiun tempon.
Kompreneble, mi rezignis pensi pri la dek mil dolaroj tiam. Rezignis
tion kaj forigis gxin el mia menso. Kaj ege malgxoje, gxin dezirinte por
la filo de Krugero.
Hierauxnokte, kiam finfine mi konsentis pri mia neevitebla morto,
mi komencis pretigi miajn havajxojn. Mi entreprenis bruligi cxiujn
senutilajn dokumentojn kaj certege, de inter la dokumentoj de Adlero ne
antauxe zorge kontrolitaj elfalis tiu longe dezirata peceto. Tuj mi gxin
rekonis. Jen gxi. Mi gxin tradukos:
_Brika lustablo, mezurbe, angule de Orleano- kaj Merkato-Stratoj. Angulo
alfrontanta urbodomon. Tria sxtono, kvara vico. Tien ensxovu mesagxon
dirantan kiom alvenos._
Jen. Prenu kaj konservu gxin! Krugero klarigis ke tiu sxtono
formoveblas, kaj ke gxi estas en la norda muro de la fundamento,
kvaravice ekde la supro, triasxtone ekde la okcidento. La mono kasxigxas
malantaux gxi. Li diris ke la lasta frazo estas trompajxo por devojigi
okaze ke la papero enfalu malgxustajn manojn. Sendube gxi plenumis tiun
funkcion por Adlero.
Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojagxon laux
la rivero, vi spurtrovu tiun kasxitan monon kaj sendu gxin al Adamo
Krugero, cxe la Manhejma adreso kiun mi menciis. Gxi ricxuligos lin
kaj mi dormos des pli trankvile en mia tombo sciante ke mi faris mian
plejon por la filo de la viro kiu klopodis savi miajn edzinon kaj
infanon--kvankam mia mano senscie lin mortigis, kontrauxe al la impulso
de mia koro kiu preferintus lin sxirmi kaj savi.
* * * * *
"Tia estis la rakonto de Ritero," mi diris al miaj du amikoj. Estigxis
profunda kaj impona silento kiu dauxris ne mallongan tempon. Tiam ambaux
viroj estigis pafadon da ekscititaj kaj admiraj ekkrioj pri la strangaj
eventoj de la rakonto. Kaj tio, kune kun klakadanta fluego da demandoj
kiu dauxre persistis gxis cxiuj partneroj preskaux senspirigxis.
Tiam miaj amikoj komencis renormaligxi kaj retirigxi, subsxirme de
kelkfojaj vortpafoj, en silenton kaj abisman revadon. Dum dek minutoj
nun auxdigxis nur silento. Tiam Rogxero diris reveme:
"Dek mil dolaroj!" Aldonante, post pauxzego:
"Dek mil. Tio estas vera monamaso."
Baldaux la poeto demandis:
"Cxu vi celas sendi gxin al li tujege?"
"Jes," mi diris. "Tio estas stranga demando."
Nenia respondo. Post iom da tempo, Rogxero demandis heziteme:
"Cxu la tutan sumon? Tio estas--mi volas diri--"
"Certege, la tutan sumon."
Mi estis dironta pli, sed haltis--haltis pro pensadsinsekvo naskigxinta
en mi. Tompsono parolis sed mia menso estis for kaj mi ne auxdkaptis
lian dirajxon. Sed mi auxdis Rogxeron respondi:
"Jes. Tia gxi sxajnas al mi. Tio devus ege suficxi. Mi opinias ke _li_
nenion faris."
Baldaux la poeto diris:
"Kiam vi pripensas la aferon, tio _pli_ ol suficxas. Vi nur konsideru!
Kvin mil dolaroj! Nu, li ne kapablus elspezi tion en la dauxrotempo
de sia vivo. Kaj tio lin difektus, aldone. Eble ecx lin ruinigus.
Vi konsideru tion. Post malmulte da tempo li forjxetus la restintan
monon, fermus sian butikon, eble komencus drinkadi, mistraktus siajn
senpatrinajn infanojn, sinkus en ceterajn malboncelajn irvojojn,
progresus lauxvice de malbono al plimalbono--"
"Jes, vi pravas," interrompis Rogxero fervore. "Mi jam vidis tion cent
fojojn. Jes, pli ol cent fojojn. Vi metu monon en la manojn de tia viro
nur se vi deziras lin detrui, tio estas fakto. Vi nur metu monon en
liajn manojn, necesas fari nenion ceteran. Kaj se tio ne malaltigas lin
kaj lin senutiligas kaj lin senigas je cxiu memestimo kaj cxio, tiam mi
ne konas la homan naturon--cxu ne, Tompsono? Kaj ecx se ni transdonus
al li _trionon_ el gxi; nu, en malpli ol ses monatoj--"
"Malpli ol ses _semajnoj_, vi diru," respondis mi, ekscitigxante kaj
interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en
sekurajn manojn kie li ne povus gxin ektusxi, ne pli ol ses semajnoj
forpasus antaux ol--"
"_Certege_, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis
librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas
sian tantiemon--eble temas pri tri mil, eble du mil--"
"Kial tiu sxuisto rajtas disponi du mil dolarojn, placxus al mi
ekscii?" Rogxero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun,
tie en Manhejmo, cxirkauxate de samranguloj, mangxante sian panon
kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, gxuante
sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj _benita_! Jes, mi
diru 'benita' super la miriadoj cxirkauxirantaj en silkaj vestajxoj,
lauxpromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsagxeco.
Sed vi nur metu _la koncernan_ tenton antaux li nuran fojon! Vi nur metu
dek kvin cent dolarojn antaux tia viro kaj diru--"
"Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "_Kvin_ cent putrigus liajn
principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo,
de tie gxis la defluilo, de tie gxis la almozdomo, de tie gxis--"
"_Kial_ trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto
serioze kaj alloge. "Li estas felicxa tie kie li estas ke tia kia li
estas. Cxiu sento pri honoro, cxiu sento pri karitato, cxiu sento pri
alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi
en sengxeno. Jen vera amikeco, jen auxtenta amikeco. Ni povus funkciigi
aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj sagxan,
kredu min."
Post iom da dauxra diskutado, evidentigxis ke cxiu el ni, en la profundo
de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu arangxo pri la afero. Klarege
estis ke cxiuj sentis la devon sendi al la kompatinda sxuisto _ion_.
Estigxis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni
elektis sendi al li kolorlitografon.
Nu, post kiam cxio lauxsxajne bonordigxis por cxiuj partoprenantoj,
elstarigxis nova gxeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon
egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi
bonsxancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Rogxero diris:
"Kiu estintus _iel ajn_ bonsxanca se ne partoprenintus en la afero
mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi cxio irintus al la
sxuisto."
Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam
Rogxero unue parolis.
Mi replikis ke la sugesto naskigxintus cxe mi suficxe baldaux kaj sen la
helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda.
La debato varmigxis en kverelon, tiam en batalon. Cxiu viro ekvundigxis
iom forte. Post min iom kuraci, laux mia maniero, mi supreniris en
malbonacxa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon
tie kaj diris, tiel placxe kiel permesis mia humoro:
"Mi alvenas por adiauxi, Kapitano. Mi deziras alterigxi cxe Napoleono."
"Vi deziris alterigxi kie?"
"Cxe Napoleono."
La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li
cxesis ridi kaj diris:
"Sed cxu vi seriozas?"
"Mi jes ja tre seriozas."
La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris:
"Li deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
"Cxu cxe Napoleono?"
"Tiel li diras."
"Laux la fantomego de Cezaro!"
Onklo Mumfordo alproksimigxis laux la ferdeko. La kapitano diris:
"Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
"Nu, laux--!"
Mi diris:
"Bonvolu, pri kio temas cxio tio? Cxu viro ne rajtas alterigxi cxe
Napoleono se tion li deziras?"
"Nu, damnu, cxu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj
kaj jaroj gxi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero gxin krevis, gxin
cxifonigis, gxin forsxovis en Misisipo-Riveron!"
"Cxu forbalais la _tutan_ urbon? Cxu bankojn, pregxejojn, malliberejojn,
jxurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon,
lustablon--cxu _cxion?_"
"Cxion. Nur dekkvinminuta tasko, aux similajxo. Postlasis de la urbo
nek hauxton nek haron, nek sxirajxon nek sxindon krom la malantauxa
ekstremajxo de iu domacxeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento
nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antauxa starloko de la urbo.
Jen fore estas la brika fumtubo--la ununura restajxo de la urbo. Tiu
densa arbaro cxe la dekstra flanko situis antauxe mejlon for de la urbo.
Rigardu malantaux vi, kontrauxflue. Nun vi komencas rekoni la pejzagxon,
cxu ne?"
"Jes, mi jes ja gxin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun
mi iam priauxdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita."
S-ro Tompsono kaj S-ro Rogxero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj
ombreloj kaj auxskultis silente la novajxon de la kapitano. Tompsono
metis duondolaron en mian manon kaj diris mallauxte:
"Por mia porcio de la kolorlitografo."
Rogxero agis same.
Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruligxi inter senhomaj
bordoj rekte super la loko kie antaux dudek jaroj mi kutimis vidi
bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda
kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo.
Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun cxiutaga enketo. Urbeton kie
antauxe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta
Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novajxon pri la
lamentinda katastrofo de batalsxipo Pensilvanio antaux kvaronjarcento.
Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fisxojn.
Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domacxeto kaj dispecigxanta
brika fumtubo!
LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO
Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan
paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko,
Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi cxi tie alfiksas la
rezultajxon. Mi sentas kasxitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas
mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis
ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multagxulo sian
fifaman _Jacxjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj
agacantaj tiurilataj rememorajxoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj
por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.
Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servocxambra
stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomigxanta
Cxe-Angxelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia
trankvila vizagxo mienon de cxarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekigxis
kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia
petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomigxanta Leonido
V. Smilejo--Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia
mesagxo lauxraporte logxinta antauxe en Cxe-Angxelo. Mi aldonis ke, se
S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi
sxuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.
Simono Hvelero malantauxenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per
sia segxo, tiam sidigxis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan
cxi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam
senigis la vocxon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian
komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo.
Tamen laux la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj
seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataux imagi
ke lia rakonto ampleksas ridindan aux absurdan temaron, li taksas gxin
vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn
transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin dauxrigi
siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.
"Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cxeestis cxi tie
ulo nomigxanta _Jacxjo_ Smilejo, en la vintro de '49, aux eble estis
la printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo
pro kiu mi opinias ke estis unu aux la alia estas tio ke mi memoras
ke la klintrogego ankoraux ne estis finkonstruita kiam li alvenis la
kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis
kiam temis pri cxiam veti pri kio ajn surscenejigxas kondicxe ke li
sukcesu instigi iun veti pri la kontrauxa flanko, kaj se ne, li mem
sxangxis vetflankon. Placxis al li iu ajn arangxo placxanta al la
kontrauxvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentigxis.
Tamen li estis bonsxanca, malkutime bonsxanca. Preskaux cxiam li
venkis. Li estis cxiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni
menciis, li proponis priveti gxin kaj priveti iun ajn flankon, laux
via deziro, kiel mi jxus menciis. Se okazis vetkuro por cxevaloj, je
ties finigxo vi trovis lin multricxigita aux nepre senmonigita. Se
okazis hundobatalo, li vetis pri gxi. Se okazis katbatalo, gxin li
privetis. Se okazis kokbatalo, li gxin privetis. Nu, se du birdoj
sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaux la alia.
Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cxeestis gxin senmanke por veti
pri Pastoro Valkero kiu estis, laux lia takso, la plej bona oratoro
de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis
krampkrur-insekton eksurvojigxi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom
da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu la
loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraux li, li konsentis postsekvi
tiun krampkrur-insekton gxis Meksikio por ekscii kien gxi celas iri kaj
dum kiom da tempo gxi estos survoje. Multaj el la knaboj de cxi tie
vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis
al _li_--li bonvolis veti pri io _ajn_--la lauxdamne plej stranga
ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo,
kaj sxajnis ke oni ne sukcesos sxin savi. Tamen iun matenon li eniris
kaj Smilejo ekdemandis al li kiel sxi fartas kaj li diris ke sxi fartas
iom pli bone nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato--kaj
progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, sxi finfine
resanigxos kaj Smilejo, antaux ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi
vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.'
"Cxi tiu cxi Smilejo havis cxevalinon--la knaboj kromnomis sxin la
'dekkvinminutajxo' sed ili faris tion nur por sxerci, vi scias, cxar
kompreneble sxi estis pli rapida ol tio--kaj li ofte vetgajnis monon
pri tiu cxevalinacxo, malgraux tio ke sxi estis tiel malrapida kaj cxiam
suferis pro astmo aux tempro aux ftizo aux io simila. Kutime ili cxiam
cedis al sxi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis sxin
survoje. Tamen cxe la finfinigxo de la konkurso sxi ekscitigxis kaj
farigxis kvazaux urgxpelata kaj komencis antauxenkaprioli kaj largxe
disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la
aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante
piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruacxego pro
tusado kaj ternado kaj mungado--kaj cxiam atingi la venkobudon kun
cxirkaux kololonga antauxeco, laux la plej bona takso.
"Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi gxin rigardis,
sxajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante
bonan sxancon por sxtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis
gxin, gxi farigxis tute alia hundo. Gxia submentono komencis elstari
kiel vaporboata teuxgo kaj gxiaj dentoj malkovrigxis kaj ekbrilis kiel
altfornoj. Kaj se cetera hundo gxin atakis kaj gxin skuis cxifonacxe
kaj mordis gxin kaj lancxis gxin du-trifoje trans la sxultron, Andreo
Gxaksono--tio estis la nomo de la hundido--Andreo Gxaksono cxiam
sxajnigis propran kontentigxon, kvazaux atendinte nenion alian--rezulte
de kio la vetoj dauxre kaj redauxre duobligxis kaj reduobligxis en la
kontrauxa flanko, gxis kiam cxiuj finvetis. Tiam subitege li alkrocxis
tiun alian hundon perbusxe jxus cxe la artiko de ties malantauxa kruro
kaj tenis gxin en seninterrompa frostigxo. Li ne macxacxis, vi komprenu,
nur busxtenis kaj persistegis gxis kiam ili koncedis la venkon, ecx
se temis pri tutjara dauxrotempo. Smilejo cxiam gajnis la vetpremion
helpe de tiu hundido gxis kiam la besto devis konkursi kontraux hundo
perdinta siajn malantauxajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam
la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kusxis surgrunde kaj
Andreo Gxaksono ekpretis efektivigi sian plej sxatatan alkrocxmanovron,
tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin
kontrauxmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam
li aspektis iom malkuragxigite kaj cxesis penadi gajni la venkon kaj
finigxis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaux por
diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro
konsenti priveti kontraux hundo kiu ne havas malantauxajn krurojn al
kiuj oni povas alkrocxi, kio en batalo estis lia cxefa atakmanovro, kaj
tiam li iom foriris lampasxe, sin kusxigis kaj mortis. Bonega hundido
estis tiu Andreo Gxaksono kiu sin famigintus se gxi sukcesintus travivi,
cxar gxin enestis bona konsistigajxo kaj genio. Tion mi scias, cxar
antauxe gxi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj
estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj
se gxi ne havas talenton. Cxiam mi ekbedauxras pensante pri tiu lasta
batalo gxia kaj ties finigxo.
"Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn
kaj cxiujn tiajn specajxojn gxis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti
al li privetajxon kontraux kiu li ne kapablus kontrauxstarigi samajxon.
Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis gxin kaj diris intenci gxin
klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en
sia malantauxdoma gxardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu
certa ke li jes ja lernigis gxin. Li kutimis iom sxoveti la ranon de
malantauxe kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirligxadi en la
aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapigxon, aux eble paron
da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj reterenigxi platpiede kaj
bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante
al gxi kiel kapti musxojn kaj trejnis gxin tiurilate tiel konstante ke
la besteto sukcesis trafi musxon cxiun fojon kiam la insekto eniris
gxian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur tauxga edukado
por ke gxi povu fari ion ajn--kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti
Danielon Vebsteron cxi tien sur cxi tiun plankon--Danielo Vebstero
estis la nomo de la rano--kaj ekkriegi, 'Musxoj, Dacxjo, musxoj!'--kaj
pli rapide ol vi povas palpebrumi gxi suprensaltis vertikallinie kaj
forlekegis la musxon de sur la tablo kaj refalacxis surplanken tiel
solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantauxa
piedo tute apatie kvazaux ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari
iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgraux
ties grandaj talentoj. Kaj kiam temis pri honesta kaj senruza saltado
sur ebena platajxo, gxi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura
salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena
platajxo estis gxia specialajxo, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio
Smilejo bonvole vetis monon pri gxi gxis restis al li nenia plua cendo.
Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi cxar uloj
vojagxintaj cxien kaj estintaj cxie diris cxiuj senescepte ke la besto
superas cxiun ajn ranon iam viditan de _ili_.
"Nu, Smilejo tenis la beston en latajxa skatoleto kaj foje li kunportis
gxin en la kampadejocentron kaj proponis gxin kiel monvetobjekton. Iun
tagon ulo--nekonato en la kampadejo--renkontis lin kun lia skatoleto
kaj diris:
"'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?'
"Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, aux povus
esti kanario, eble, tamen ne estas tiajxo. Nur rano gxi estas.'
"Kaj la ulo prenis gxin kaj okulkontrolis gxin zorge kaj turnis gxin en
diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu _gxi_ utilas?'
"'Nu,' diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, 'gxi utilas por
_unu_ afero, mi opinias. Gxi kapablas pretersalti iun ajn ranon de
Kalavero-Konteo.'
"La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al
gxi, retransdonis gxin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu,' li diras,
'mi vidas neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al
aliaj ranoj.'
"'Eble vi ne vidas ilin,' diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble
vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas
nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion _mian_ mi havas
kaj kuragxas veti kvardek dolarojn pri gxia kapablo pretersalti iun ajn
ranon de Kalavero-Konteo.'
"Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfelicxa maniero,
'Nu, mi estas nur fremdulo cxi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi
havus, mi bonvolus priveti kontraux vi.'
"Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas--ne gravas--se vi bonvolos teni
mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi.' Tial la ulo
prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de
Smilejo kaj sidigxis por atendi.