Mark Twain - Mark Twain: Tri Noveloj
M >>
Mark Twain >> Mark Twain: Tri Noveloj
"Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la
afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties busxon kaj prenis
kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletajxoj--gxin plenigis
gxis preskaux la mentono--kaj surplankenigis gxin. Smilejo, siaflanke,
aliris la marcxon kaj vagsercxis dum longa tempo en la kotacxo kaj
finfine mankaptis ranon kaj gxin revenportis kaj transdonis al la ulo,
kaj diras:
"'Nu, se vi pretas, metu gxin apud Danielon, kun gxiaj antauxpiedoj
en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.'
Tiam li diras, 'Unu--du--tri--_eku_! kaj li kaj la ulo ektusxis la
ranojn de malantauxe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Dacxjo faris
klopodegon kaj kuntiris la sxultrojn--tiel--kiel Franca viro--sed
sensukcese--li ne povis ekmovigxi. Li restis fiksite tiel solide kiel
pregxejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita sxipo. Smilejo estis iom
surprizita kaj ecx nauxzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri
kio temas.
"La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la
pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transsxultren--tiel--en la
direkto al Dacxjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu,' li diras, 'mi vidas
neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al aliaj
ranoj.'
"Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Dacxjon
dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn
en la lando estus povinta malebligi tiun ranon--mi scivolas cxu eble
gxi spertas iuspecan gxenon--sxajnas al mi ke gxi estas iom pufigita.'
Kaj li alkrocxis Dacxjon per la kolnuko kaj levis gxin kaj diras, 'Nu,
kulpigu miajn katojn se gxi ne pezas kvin funtojn!' kaj gxin renversis
kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletajxoj. Kaj tiam
li komprenis kio okazis kaj ege kolerigxis--li formetis la ranon kaj
komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj--"
En tiu momento Simono Hvelero auxdis iun alvoki lian nomon en la
antauxdoma gxardeno kaj starigxis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj
turnigxante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas,
fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton."
Sed, kun via permeso, mi jugxis ke dauxrigo de la historio pri la
entreprenema vagabondo _Jacxjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn
informajxojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojigxis.
Cxe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li
alkrocxis min kaj rekomencis:
"Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian
voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj--"
Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por auxskulti pri
la afliktita bovino sed adiauxis kaj foriris.
LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO
Foje estis malbonkonduta knabeto nomigxanta Jacxjo--tamen, se vi
bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskaux cxiam
nomigxas Jacxjo en viaj dimancxlernejaj instrulibroj. Strange estis,
tamen vere, ke cxi tiu knabeto nomigxis Jacxjo.
Ankaux li ne havis malsanan patrinon--malsanan patrinon kiu estis pia
kaj suferis pro ftizo kaj gxojus kusxigxi en la tombo kaj ripozadi
se sxi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo
farigxu kruela kaj malamikema pri li post sxia forpaso. Plejparte la
malbonkondutaj knaboj de la dimancxlernejaj instrulibroj nomigxas Jakobo
kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi
min kusxigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolcxaj plendaj
vocxoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuigxas apud
la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomigxis Jacxjo
kaj lia patrino estis tute bonsana--suferis pro nenia ftizo nek alia
ajn malsano. Sxi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Krome, sxi
sentis nenian anksiecon pri Jacxjo. Sxi diris ke se li rompigus al si
la kolon, la perdo ne estus granda. Sxi cxiam deziris bonan nokton
al Jacxjo pugfrape, neniam kise. Tute male, kiam sxi estis preta lin
postlasi, sxi tordis al li la orelojn.
Foje tiu malbonkonduta knabeto sxtelprenis la sxlosilon de la
mangxosxranko kaj eniris tien sxtelpasxe kaj provizis sin per marmelado
kaj plenigis la ujon je gudro por ke la patrino neniam prikonsciu la
diferencon. Sed subite horora sento ne invadis lin kaj nenio sxajnis
flustri al li, "Cxu estas juste malobei mian patrinon? Cxu fari tion
ne estas peko? Kien foriras malbonkondutaj knabetoj kiuj elmangxas la
marmeladon de sia bona afabla patrino?" kaj tiam li ne surgenuigxis tute
sole, promesante neniam plu malbonkonduti kaj starigxis kun malpeza
felicxa koro kaj iris konfesi cxion al sia patrino kaj petis ke sxi
lin pardonu kaj ricevis sxian benon dum plenigis sxiajn okulojn larmoj
de fiereco kaj dankemo. Ne. Tiel la afero evoluas cxe cxiuj ceteraj
malbonkondutaj knaboj en libroj. Sed tute alimaniere gxi evoluis cxe tiu
Jacxjo, malgraux ties strango. Li mangxis la marmeladon kaj taksis gxin
cxefranga en sia peka kruda maniero; kaj li enigis la gudron kaj taksis
ankaux tion cxefranga kaj ridis kaj rimarkis "ke la oldulino ekhenos"
kiam sxi ekscios tion kaj kiam sxi eksciis efektive tion, li malkonfesis
havi informajxojn pri gxi kaj sxi pugfrapis lin severe kaj estis li mem
kiu ekploris. Cxiel tiu knabo estis stranga. Cxio rezultis malsame cxe
li ol cxe la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj.
Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por
sxtelpreni pomojn kaj la brancxego ne rompigxis kaj li ne falis
kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la
kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis,
ne entreprenis ekbonkondutigxi. Ho, ne! Li sxtelprenis tiom da pomoj
kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre
preta por la hundo ankaux kaj renversis gxin per lancxita briko kiam tiu
atakis lin. Estis ege strange. Similajxo neniam okazis en tiuj mildaj
libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj
hirundovostajxajn jakojn kaj sonorilkronitajn cxapelojn kaj pantalonojn
havantajn malsuficxe longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas
subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn
el la dimancxlernejaj libroj.
Foje li sxtelprenis la posxtrancxilon de la instruisto kaj kiam li timis
ke la misfaro malkovrigxu kaj ke la instruisto vipu lin, li sxtelmetis
gxin en la kaskedon de Georgo Vilsono--la filo de la kompatinda Vidvino
Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilagxo kiu cxiam
obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, sxatis siajn lecionojn,
sxategis Dimancx-Lernejon. Kaj kiam la trancxilo terenfalis el la
kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj rugxigxis kvazaux
agnoskante sian kulpon, kaj la cxagrenita instruisto taksis lin kulpa
pri la sxtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte
la vipon sur la tremantajn sxultrojn de tiu, subite aperis meze de
ili nenia blankhara malprobabla jugxisto de la paco, prenante belan
starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la
kauxranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona
ludpauxzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la sxtelprenon!" Kaj tiam
Jacxjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda jugxisto ne deklamis
homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo
kaj diris ke tia knabo meritas lauxdadon kaj tiam ne invitis tiun
veni logxi cxe li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari
irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon
plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi
kaj ricevi cxiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti felicxa. Ne. En la
libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jacxjo. Nenia enmiksigxema
maljuna pektenaspekta jugxisto ekaperis por estigi gxenojn kaj tial
la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jacxjo felicxis pro tio
cxar, vi scias, Jacxjo malamegis moralajn knabojn. Jacxjo diris ke
li "malestimas tiajn molacxulojn." Tia estis la lingvajxacxo de tiu
malbonkonduta malbonzorgata knabo.
Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jacxjo estis la fojo kiam li
iris boatadi en dimancxo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam
sxtormo kuratingis lin dum li fisxkaptadis en dimancxo kaj ne trafis lin
fulmo. Ho, vi povus tralegi cxiujn dimancxlernejajn instrulibrojn inter
nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similajxon. Ho, ne! Vi ekscius ke
cxiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimancxo senmanke dronas.
Kaj cxiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de sxtormoj dum ili
fisxkaptadas en dimancxo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj
malbonkondutajn knabojn cxiam renversigxas en dimancxo kaj cxiam okazas
sxtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fisxkaptadas en dimancxo. Kiel tiu
Jacxjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero.
Tiu Jacxjo gxuis sorcxitan vivon--devas esti tiel. Nenio sukcesis lin
difekti. Li ecx transdonis al bestogxardena elefanto tabakbulon kaj la
elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la
enhavon de la mangxosxranko sercxante pipromentan esencon kaj ne eraris
trinkante brandon. Li sxtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris
cxasadi en dimancxo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis
sian fratineton sur la tempion kiam li kolerigxis kaj sxi ne restis
en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolcxaj surlipaj
pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompigxanta koro. Ne, sxi
baldaux resanigxis. Li forfugxis kaj finfine surmarigxis kaj kiam li
revenis li ne estis malfelicxa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj
ne dormis en la trankvila pregxeja tombejo kaj la de grimpoplantoj
kovrata logxdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinajxojn.
Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel saksxalmisto kaj tuj sukcesis
aligxi al la fajrobrigado.
Kaj li plenkreskuligxis kaj edzigxis kaj naskigis grandan familion kaj
sencerbigis ilin cxiujn iun nokton per hakilo kaj sin ricxigis uzante
diversajn trompajxojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej
malica kanajlo de sia naskigxvilagxo kaj estas universale respektata
parlamentano.
Tial vi konsciu ke neniam estis malbonkonduta Jacxjo en la
dimancxlernejaj libroj gxuinta tian sinsekvon da bonsxancoj kiel tiu
pekema Jacxjo kun la sorcxita vivo.
* * * * *
ENHAVO
"Konfeso de Mortanto" p. 1
"La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14
"La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19
* * * * *
Transcriber's note: Obvious spelling and punctuation errors
have been corrected in this etext. Unusual forms have been
retained, however, if used consistently, or suspected to be
intentional or simply archaic. See comments inside the HTML
file for details.